Siatempe ‘La Granda Kaldrono’, la ĉefverko de John Francis, estis agnoskita kiel la plej grava romano ĝis tiam eldonita en la lingvo Esperanto. La temoj de la verko – la senceleco de la vivo, la cikleco de historio, la absurdo de milito,…
Siatempe ‘La Granda Kaldrono’, la ĉefverko de John Francis, estis agnoskita kiel la plej grava romano ĝis tiam eldonita en la lingvo Esperanto. La temoj de la verko – la senceleco de la vivo, la cikleco de historio, la absurdo de milito, la tragediemo de la rolantoj – estas interesaj kaj daŭre aktualaj por legemaj Esperantistoj eĉ en la dua jardeko de la 21a jarcento. Estante unu el la plej ĝuindaj kaj legindaj romanoj esperantlingvaj, kies sukeca prezento de la vivoj de la rolantoj ĉiam tiras la leganton al plia legado, ĝia antaŭlonga elvendiĝo kaŭzis dum multaj jaroj granda manko por la Esperanta komumuno tra la mondo. Eĉ en Skotlando, la naskiĝlando de John Francis mem kaj de ĉiuj el la fikciaj – kaj ne-fikcia – ĉef-rolantoj en la libro, ekzistas ankoraŭ, plej verŝajne, nur du ekzempleroj de la romano. Ekde la morto de la aŭtoro la 20-an de marto 2012, plifortiĝis la voĉoj petantaj de kie estas haveblaj ekzempleroj la libro kaj, finfine, ĉu estus eble re-eldoni ĝin. Klare tiu lasta estus la plej ĝojiga por la Esperantistoj – re-havi ene de siaj librovendejoj facile akireblan version de admirata kaj amata verko. Sed la vojo de deziro al plenumo malofte promesas esti tute glata. Gravaj problemoj, inter multaj kiuj frontis homojn kiuj volis kontentigi la vokojn de la Esperantistoj, estis tio ke la libro ekzistis nur en papera formo, kaj tio ke la eldonejo, kiu eble tenus la originalon en formato facile ŝanĝebla en preseblan formon, estis jam delonge fermita. Kiu povus pagi al tajpisto por fari la taskon retajpi la tutan tekston – sen eraroj – en elektronikan formaton? Kiu pretus sidi ĉehejme kaj mem dufingre tajpi pro amo al verko longa je ĉirkaŭ 190,000 da vortoj? Sed al ĉiu defio ekzistas solvo, kaj dank’ al la progreso de moderna komputila teknologio, precipe la lega kaj deĉifra kapablo de skana softvaro – kaj la laboremo de entuziasmuloj kiuj skanis kaj asidue korektis skanmisojn – vi nun tenas en via mano la duan eldonon de La Granda Kaldrono de John Francis en ĝia unua elektronika formato. La Esperanto-Asocio de Skotlando meritas dankon pro sia financa subteno al la projekto kaj pro siaj kuraĝigo kaj intereso je ĉiu paŝo de la laboro farita de la redakta teamo, nome: Tim Owen, Hju Rid, Ed Robertson, Nicola Ruggiero, kaj Duncan Thomson.