La temo de ĉi tiu verko estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psiĥologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro:…
La temo de ĉi tiu verko estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psiĥologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Stellan Engholm karakterizas pri tre klara kaj rekta stilo. Per simplaj vortoj li konstruas tre realan bildon de la vivo, de la homoj kaj de iliaj penoj. Oni povas preskaŭ tuŝi tiun realon kaj esperti sian etoson.